SFS Arĥivoj

lundo 29a oktobro 2012, de Arno Lagrange

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

La unua numero de SFS aperis en januaro 1961. Vi povos ĉi tie aliri kelkajn el la plej malnovaj numeroj.

1961

1962

1963

1964

1965

1966

1967

1968

1969

De « Sudfranca Stelo » al « Sudfrancia Stelo »


Pli frue nia federacia bulteno estis « Sudfranca Stelo ». Eksterlandaj geesperantistoj (Ĉu Germanoj ?) iam aĉetis malnovajn domojn en preskaŭ forlasita vilaĝo Caŭduro (34) inter St Chinian kaj St Pons, kun la intenco starigi tie centron por naturamantoj kaj esperantistoj.
Okaze de renkontiĝo tie, ili rimarkigis al ni, ke la titolo « Sudfranca Stelo » estas iom stranga . Se la nacia bulteno estas « Franca Esperantisto », ili pledis, estas normale, ĉar temas pri nacieco. Sed stelo brilas super lando (Francio aŭ suda Francio), pro tio « Sudfrancia Stelo » estus pli taŭge. Federacianoj konsentis pri la modifo de la titolo. La projekto de verda centro ne sukcesis, ĉar ekzistis jam aliaj centroj aŭ feriejoj, plie Caŭduro ne estas proksime de la marbordo kaj ankaŭ ekestis problemoj inter la membroj de la asocio . "Sudfrancia Stelo" daŭre aperis/aperas kun la sama titolo.
JH