Mondfina vojaĝo

vendredo 2a novembro 2012, de Arno Lagrange

Ĉiuj versioj de tiu ĉi artikolo : [Esperanto] [français]

La 7an de majo 2011, Cirilo kaj Roz’ atingis Narbonon, ilia deirpunkto por bicikla mondvojaĝo kiu daŭris 26 monatojn. Ili biciklis 33 000 km tra ĉiuj kontinentoj. Ĵurnalisto de "Midi-Libre" raportis : "Ils ont bouclé leur tour du monde à vélo"

Por la lasta ero de la mondvojaĝo de Barcelono al Narbono, kunbiciklis Lars Sözüer (el Germanio), Sandro kaj Anna-Roza (el Italio) kaj Xavier (malnova biciklamiko de Cirilo el Grenoblo). La sesopo tendumis en mia ĝardeno en Sigean en la lasta nokto antaŭ alveno en Narbono. La lasta etapo kondukis la bicilklistojn de Sigean ĝis Narbono tra Port-la-Nouvelle kaj laŭ la kanalo "de la Robine" tra la lageto de Sigean-Bage. Ĉe la kluzo de Mandirac akceptis la mondvojaĝantojn anoj de la biciklopromena klubo ("Rando Narbonne") kiuj ofertis toston kiun partoprenis la gepatroj de Cirilo kaj de Roz’. Fine la mondvojaĝantoj atingis la placon antaŭ la urbodomo kie ili estis intervjuataj de ĵurnalisto.












Legu ankaŭ